FTSE 100 | ||
---|---|---|
FTSE 100 Index | ||
akcioindico vd | ||
Dum | 3-a de januaro 1984 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | Kompanio kun limigita Respondeco | |
Sidejo | Londono | |
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
ISIN-kodo | GB0001383545 | |
Partoprenanta | Shell plc • AstraZeneca vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
La indekso FTSE 100 (angla karesnomo footsie [fuci]) estas borsa indekso de la 100 plej forte kapitalizitaj kompanioj, listigitaj en la Londona borso. La indekso ekis la 3-an de januaro 1984 kun baza valornivelo de 1000; la plej alta valoro estis 6950,6, atingita la 30-an de decembro 1999.
FTSE estas la mallongigo de la 'Financial Times Stock Exchange'. La indekso estas prizorgita fare de la FTSE Group, nun sendependa kompanio, origine komuna entrepreno de la gazeto Financial Times kaj la Reĝa Borso de Londono (London Stock Exchange).
La 100 kompanioj de FTSE 100 reprezentas ĉ. 80% de la merkata kapitala forto el la tuta Londona borso.